La Piramido
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Piramido, en angla The Pyramid kaj Tarakoikoia en maoria,[1] estas malgranda insulo sude de Pitt-insulo en la insularo de la Ĉathamoj en Novzelando. La loko estis identigita kiel Grava Birda Areo fare de BirdLife International ĉar ĝi eltenas la ununuran konatan reproduktan kolonion de Ĉathama albatroso, kun 4575 paroj registritaj en 2001.[2] Tiele temas pri tute partikulara endemio.