La Kabano de Onklo Tom
kontraŭsklaveca romano de Harriet Beecher Stowe / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Kabano de Onklo Tom; aŭ, Vivo Inter la Humiluloj (en: Uncle Tom's Cabin; or, Life Among the Lowly) estas romano de Usonana aŭtorino Harriet Beecher Stowe kiu traktas sklavecon kiel centra temo. Stowe, naskita en Konektikuto, estis instruisto ĉe la Hartford Female Academy kaj aktiva aboliciisto. Oni kredas, ke la romano havis profundan efikon sur la vidpunkto pri sklavismo en la Nordo. Unue eldonita la 20-an de marto 1852, la rakonto fokusiĝas sur la historio de Onklo Tom, longadaŭre suferanta nigrula sklavo, la centra figuro, ĉirkaŭ kies vivo aktoras la aliaj fikciuloj — kaj kamaradaj sklavoj, kaj sklav-posedantoj — rotacias. La romano bildigas la malmolan realecon de sklaveco, montrante ankaŭ, ke Kristana amo kaj fido povas superforti eĉ ion tiel malbonan kiel la sklavigon de sameculaj homaj estaĵoj.
Uncle Tom's Cabin; or, Life Among the Lowly | |||||
---|---|---|---|---|---|
literatura verko | |||||
Aŭtoroj | |||||
Aŭtoro | Harriet Beecher Stowe | ||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | angla lingvo | ||||
Eldonado | |||||
Eldondato | 20-a de marto 1852 | ||||
Loko | Bostono | ||||
Eldonejo | The National Era | ||||
Ĝenro | rakontado | ||||
| |||||
La Kabano de Onklo Tom estis la plej furora romano de la 19-a jarcento (kaj post la Biblio, ĝi estis la due plej furora libro de tiu jarcento)[1] kaj gajnas krediton por helpi instigi kampanjon aboliciistan dum la 1850-aj jaroj. Dum la unua jaro post ĝia eldono, 300,000 ekzempleroj de la libro vendiĝis. La efiko de la libro tiel grandiĝis, ke oni ofte citas Abraham Lincoln esti deklarinta, kiam li renkontis Stowe-on ĉe la komenco de la Usona Enlanda Milito, Do vi estas la virineto kiu verkis la libron kiu faris ĉi tiun grandan militon![2]
La libro ankaŭ kreis kaj disvastigis kelkajn ordinarajn stereotipojn pri Afriko-Usonanoj, multaj el kiuj daŭras ĝis hodiaŭ. Tiuj inkluzivas la amema, malpal-haŭta "mammy"; la stereotipo "Pickaninny" pri nigrulaj infanoj; kaj la Onklo Tom-o, obeema, longe suferanta servanto fidema al sia blankula mastro aŭ mastrino. Dum la lastaj jaroj, la negativaj asociaĵoj je La Kabano de Onklo Tom multgrade superombras la historian efikon de la libro.
Unia Generalo kaj politikisto James Baird Weaver diris, ke la libro persvadis lin aktivigi sin en la abolociista movado.