Kvira Insurekcia kaj Liberiga Armeo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Kvira Insurekcia kaj Liberiga Armeo (angle The Queer Insurrection and Liberation Army – TQILA) estis anarkiisma armita grupo kaj subunuo de la Internacia Libereca Bataliono (ILB) formita la 24-an de julio 2017 de GLAT-membroj de ILB.[1] Ĝia formado estis anoncita en la urbo Ar-Raka kune kun deklaro klariganta la celojn de ĝia formado; la persekutado de GLAT-homoj de IŜIL estis emfazata kiel signifa instigo por la kreado de la grupo. TQILA raportite estas la unua GLAT-unuo se temas pri batali kontraŭ la Islama Ŝtato de Irako kaj Levantenio kaj ŝajne la unua GLAT-milico en la Proksima Oriento.[2]
Rapidaj faktoj Jaroj, Lando ...
Kvira Insurekcia kaj Liberiga Armeo | |
---|---|
The Queer Insurrection and Liberation Army | |
Jaroj | 24-a de julio 2017 ĝis 24-a de septembro 2018 |
Lando | Roĵavo |
Parto de | Internacia Libereca Bataliono |
Tipo | Anarki-GLAT-Milico Anarki-feminismo kaj Socialisma Milico |
Rolo | Batalo kontraŭ Islama Ŝtato kaj ĝia sistemo de persekutado kontraŭ GLAT-komunumo |
Kromnomo | TQILA |
Koloroj | Nigro Roza |
Bataloj | Siria enlanda milito |
Komandestro | Neniu (Armeo sen hierarkio) |
Fermi
La grupo anoncis sian malfondon je la 24-a de septembro 2018.[3]