Kreko
specio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Kreko[1], ordinara kreko aŭ krekanaso (Anas crecca) estas ofta kaj disvastigata birdo el la anasedoj. Ĝi reproduktiĝas en moderklimata Eŭrazio kaj migras suden vintre. Tiu Eŭrazia kreko estas plej ofte nomata simple la kreko ĉar ĝi estas la ununura el tiuj malgrandaj plaŭdanasoj en multe el ties teritorio.[2]
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
Kreko | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Virbirdo en reprodukta plumaro, montrante klare kapobildon kaj speguleton
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Anas crecca Linnaeus, 1758 | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Vivejoj de Anas crecca
| ||||||||||||||
{{{specioj de subdivizio}}} | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Fermi
Ĝi estas tre gregema anaso for de la reprodukta sezono kaj povas formi grandajn arojn. Ĝi komune troviĝas en ŝirmaj humidejoj kaj manĝas semojn kaj akvajn senvertebrulojn. La Nordamerika kreko (A. carolinensis) estis iam (kaj foje ankoraŭ) konsiderata subspecio de A. crecca.