Kosova Milito
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Kosova Milito okazis inter la 24-a de marto kaj la 10-a de junio 1999 pri la provinco Kosovo, inter koalicio de internacia soldataro de la organizaĵo NATO, gvidita de la armeo de Usono, unuflanke kaj la armeo de la federacia respubliko Jugoslavio aliflanke. Antaŭe jam ekde la komenco de 1998 ekzistis armitaj konfliktoj inter la separisma kosova organizaĵo UÇK kaj la armeo de la ŝtato Jugoslavio en sia tiutempa formo (praktike de Serbio).
Kosova Milito | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
Konflikto: parto de la jugoslaviaj militoj - neakcepto de la traktato de Rambouillet fare de la federacia respubliko Jugoslavio | |||||||
milito | |||||||
| |||||||
Flankoj | |||||||
UÇK kaj NATO | federacia respubliko Jugoslavio kaj volontuloj el Rusio[1] | ||||||
Komandantoj | |||||||
Agim Çeku Hashim Thaçi Wesley Clark Javier Solana |
Slobodan Milošević Dragoljub Ojdanić Nebojša Pavković Vladimir Lazarević | ||||||
Forto | |||||||
maksimume 25.000 batalintoj | 114.000 soldatoj 20.000 policanoj | ||||||
Perdoj | |||||||
cifero nekonata | cifero nekonata | ||||||
La armea interveno de la organizaĵo NATO okazis sen mandato de la Unuiĝintaj Nacioj kaj estis reago al agoj de la jugoslava (serbia) armeo kontraŭaj al la homaj rajtoj en la regiono. La jugoslava armeo siatempe havis la vidpunkton kontraŭbatali la organizaĵon UÇK, kiu ekde la jaro 1997 laŭ starpunkto de la jugoslava registaro per terorismaj rimedoj agis en la regiono. Klaras ke la tiutempe serbia provinco Kosovo estas precipe loĝata de albanoj. La jugoslava registaro neis esti perfortinta la homajn rajtojn en la regiono, sed mem konfesis fortajn separismajn tendencojn inter granda parto de la albanoj en Kosovo, kiujn parto de tiuj albanoj substrekus per terorismaj rimedoj kaj kiuj el serbia vidpunkto devus esti kontraŭbatalataj.
La internacia soldataro de la organizaĵo NATO batalis en la milito nur per armeaj aviadiloj, sen tankoj aŭ aliaj armeaj unuoj surteraj. Komence flanke de la NATO batalis 430 armeaj aviadiloj, sed pro la neantaŭvidite longa batalado tamen ĝis la militofino iom pli ol 1200 armeaj aviadiloj el 14 NATO-membroŝtatoj devis esti aktivigitaj.
La rezulto de la milito estis, ke laŭ la Rezolucio 1244 de la Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj internacia administrado de la provinco fare de la Unuiĝintaj Nacioj estis starigita, kaj samtempe la aparteno de la regiono al la ŝtato federacia respubliko Jugoslavio estis konfirmita.[2]