Komarko de Nájera
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Komarko de Nájera estas en la nordokcidento de la provinco kaj regiono Rioĥo, (norda Hispanio). Ĝi estas ankaŭ ene de la komarkaro Supra Rioĥo, en la okcidenta triono de la regiono. Ties tradicia ĉefurbo estas Nájera, kiu nomas la komarkon.
Ĝi apartenas al la hidrografia baseno de la rivero Ebro kaj ties ĉefa akso estas la baseno de la rivero Najerilla [naĥeRIlja] en ĝiaj meza kaj fina sektoroj.
La komarko bazas sian ekonomion ĉefe sur la agrikulturo, ĉefe kun vitoj, cerealo (tritiko kaj hordeo) kaj betoj kiel ĉefaj kultivoj. Estas ankaŭ zonoj de makiso en kiu estas arbaroj de kverkoj.