Klera metio, aŭ en hispana origine mester de clerecía, estas la mezepoka literaturo de Hispanio komponita de "clérigos" (klerikuloj), tio estas, edukitaj homoj ne necese ekleziuloj sed certe tre ofte (ili povis esti nobeluloj, kiaj Pedro López de Ayala, judoj, kiaj Sem Tob, aŭ islamanoj, kia la sennoma aŭtoro de la Poemo de Juzuf) kiu posedis konojn super tiuj de la trivium el kio triviales (respektive banalaj), nome la baza eduko tiama. Tiuj klerikuloj estis studanta male ankaŭ la altajn tiamajn studojn, nome la supera eduko deriva el quadrivium, de kie povus deveni la esprimon cuaderna vía, kiu utilis por nomigi ilian karakteran strofon, nome monorima tetrastrofo.
Dua strofo de la Libro de Alexandre, unua triono de la 13a jarcento, kies teksto estas konsiderata deklaro de la mester de clerecía:
„Mester traigo fermoso, non es de joglaría mester es sin pecado, ca es de clerezía fablar curso rimado por la cuaderna vía a sílabas cuntadas, ca es grant maestría.”
—Libro de Alexandre, vv. 5-8.
„Metion portas mi belan, ne estas ĝi menestrela metio estas senpeka, ĉar estas klera paroli riman fluon per kvarstrofo lerta per kalkulitaj silaboj, kio estas atingo ega.”