Kirgiza lingvo
tjurka lingvo, oficiala lingvo de Kirgizio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Kirgiza lingvo (cirile: кыргыз тили, кыргызча, arabalfabete: قىرعىزچا, قىرعىز تىلى, latinalfabete: kırgız tili, kırgızça) estas nordokcidenta tjurka lingvo parolata ĉefe en Kirgizio, kie ĝi estas oficiala lingvo kune kun la rusa. Ĝi estas aparte proksima al la kazaĥa.
Kirgiza lingvo | ||||
Кыргыз тили, кыргызча | ||||
lingvo • moderna lingvo | ||||
---|---|---|---|---|
Kyrgyz–Kipchak • tjurka lingvaro | ||||
Parolata en | Kirgizio kaj najbaraj landoj | |||
Parolantoj | 4 568 480 | |||
Denaskaj parolantoj | 3 milionoj | |||
Skribo | Cirila alfabeto, araba alfabeto, latina alfabeto | |||
Lingvistika klasifiko | ||||
Altaja (diskutata) | ||||
Oficiala statuso | ||||
Oficiala lingvo en | Kirgizio | |||
Lingvaj kodoj | ||||
Lingvaj kodoj | ||||
ISO 639-1 | ky | |||
ISO 639-2 | kir | |||
ISO 639-3 | kir | |||
Glottolog | kirg1245 | |||
Angla nomo | Kyrgyz | |||
Franca nomo | kirghize | |||
Vikipedio | ||||
| ||||
Nuntempe, la rusa estas ankoraŭ la ĉefa lingvo en la ĉefaj urboj kiel Biŝkeko, dum la Kirgiza lingvo estas daŭre perdanta teron precipe inter la pli junaj generacioj.[1]
La lingvo ankaŭ uzatas en Ĉinio, Afganio, Kazaĥio, Taĝikio, Turkio kaj Uzbekio. Entute estas proksimume 3 milionoj da parolantoj. La kirgiza uzas modifitan cirilan alfabeton en Kirgizio kaj modifitan araban skribon en Ĉinio. Latinida skribo uziĝis dum 1928-1940 en Kirgizio kaj antaŭnelonge regajnis ofician favoron, tamen ĝia uzo en ĉiutaga vivo estas malofta.