Kemia ekvilibro
From Wikipedia, the free encyclopedia
En kemia procezo, kemia ekvilibro estas stato kie la kemia aktiveco aŭ koncentriteco de ĉiu reakcianto kaj produkto ne ŝanĝiĝas laŭ tempo. Kutime, tio estas la situacio kiu rezultas kiam la antaŭena kemia reakcio kaj la inversa reakcio progresas samrapide. La reakcia rapido de la antaŭena kaj inversa reakcioj ĝenerale ne estas nulaj sed egalas, do la koncentriteco de ĉiu reakcianto aŭ produkto ne varias. Tiu procezo nomiĝas dinamika ekvilibro[1] [2].