Kazimiro la 3-a (Pollando)
reĝo de Pollando / From Wikipedia, the free encyclopedia
Kazimiro la 3-a la Granda, pole Kazimierz III Wielki (naskiĝis la 30-an de aprilo 1310 en Kowal, mortis la 5-an de novembro 1370 en Krakovo) estis reĝo de Pollando en la jaroj 1333-1370 kaj la lasta reĝo de la unua pola dinastio de Piastoj.
Kiel reganto li normligis rilatojn kun Ĉeĥio kaj la Ordeno de germanaj kavaliroj. En 1335 li sukcesis rezignigi la ĉeĥan reĝon Johano de Luksemburgo pri pretendoj al la pola trono. Fine en 1348 en Namysłów packontraktis kun ĉeĥoj, kie li rezignis pri rajtoj al sileziaj princlandoj, kiujn li pli poste sensukcese provis regajni. Laŭ packontrakto de Kalisz en 1343 regajnis aneksitajn de la kavaliroj Kujavion kaj Teritorion de Dobrzyń (Kujavia-Pomeria Provinco) reciproke rezignante pri rajtoj al Gdanska Pomerio.
Ĉefa aliancano de Kazimiro la Granda internaciskale estis hungaroj. Helpe de ili en la jaroj 1340–1349 alligis al Pollando pli grandan parton de Ĥaliĉ-Volodimira Princlando (Volina provinco).
En interna politiko kodigis leĝaron, pligrandigis defendosistemon de la ŝtato kaj evoluigis urbojn. En 1364 fondis Krakovan Akademion.
Kvarfoje edzigata ne postlasis laŭleĝan posteulon. Tial post lia morto, laŭ pli fruaj interkonsentoj, la polan tronon ricevis lia nevo Ludoviko la 1-a.