Katorgo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Katorgo aŭ Katorga aŭ Bagno aŭ Punlaborejo (ruse каторга; IPA: [ˈkatərgə]; el mezepoka kaj moderna greka: katergon, κάτεργον, "ŝipeto aŭ ŝipkuirejo") estis sistemo de punlaboro en la Rusa Imperio[1] kaj poste en Sovetunio. Prizonuloj estis senditaj al malproksimaj punkolonioj en ampleksaj neloĝataj areoj de Siberio kaj de la Rusia Malproksima Oriento kie voluntulaj setlantoj kaj laboristoj estis neniam disponeblaj en sufiĉaj kvantoj. La prizonuloj devis plenumi devigan laboron sub akraj laborkondiĉoj.
Tio formis parton de la historio de Rusio kaj de la historio de Sovetunio. Multaj gravuloj estis kondamnitaj al tia puno kaj multaj el ili ne povis reveni, inter kiuj multaj esperantistoj.