Kaspar Hedio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Kaspar HEDIO (1494-1552) estis germana historiisto, teologo kaj reformisto en Strasburgo[1]. Kune kun Volfgango Kapito (1478-1541), Mateo Celo (1477-1548) kaj Marteno Bucero (1491-1551)[2], li estis unu el la grandaj eksponentoj de la reformacio en Strasburgo. Li estis edukita en Frajburgo kaj Bazelo. Ĉar li absorbis la doktrinon de la reformistoj, li plej sukcese predikis en la Preĝejo de Majenco, ĝis kiam perforta persekuto lin devigis lasi la urbon.
Kasparo Hedio (1494-1552) | |||||
---|---|---|---|---|---|
germana historiisto, teologo kaj reformisto | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 1494 en Ettlingen, Germanio | ||||
Morto | 17-a de oktobro 1552 en Strasburgo, Francio | ||||
Religio | luteranismo vd | ||||
Lingvoj | latina • germana vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Frajburgo Universitato de Bazelo | ||||
Profesio | |||||
Okupo | historiisto • teologo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li iris al Strasburgo[3], kie li sukcedis al Johann Geiler von Kaysersberg (1445-1510), edziĝis kaj kunhelpis kun Wolfgang Kapito kaj Bucero rilate al reformo. En 1543, Hermann von Wied (1477-1552)[4], Episkopo de Kolonjo, dezirante plenumi la reformacion en sia diocezo, invitis Buceron kaj Hedion, kiuj estis tre bonsukcesaj ĝis kiam ili estis forpelitaj de la imperiestro kaj la hispanoj.