Karnak
From Wikipedia, the free encyclopedia
Karnak (arabe الكرنك, al-Karnak - "fortikita vilaĝo") estas loĝloko en Supra Egiptio, ĉe la orienta bordo de la rivero Nilo, proksimume 2,5 kilometrojn norde de la urbo Luksoro. La loko Karnak aparte famas pro la plej granda konservita templaro de antikva Egiptio. La loĝloko ricevis sia nomon pro la altaj muroj, kiuj imprese ĉirkaŭas la templon[1]. La tri templaj kompleksoj de Karnak ampleksas la nordan parton de la antikva urbo Tebo.
Tiu ĉi artikolo temas pri la egiptia loko Karnak. Ĝi ne konfuziĝu kun la loko Carnac en la francia region Bretonio, fama pro siaj vicoj de menhiroj |