Kardinala Kolegio
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Kardinala Kolegio, konata ankaŭ kiel Sankta Kolegio, estas la tuto de kardinaloj de la Katolika Eklezio.
Ĝi plenumas tri precipajn taskojn:
- Provizi la elekton de la Papo. En la konklavo tamen ne eniras konklavon ĉiuj membroj de la Kardinala Kolegio, sed nur tiuj kiuj ankoraŭ ne atingis la okdekjaraĝon, la antaŭan tagon de la komenciĝo de la Vaka Seĝo.[1]
- Kolegie kuniĝi kiam la papo ĝin kunvokas por pridiskuti problemojn ĝeneralajn kaj specifajn por la regado de la Universala Eklezio.
- Asisti, ĉiu persone, la papon en lia pastorala tasko per oficoj kaj ŝarĝoj al kiuj li ilin destinis.
La Kardinala Kolegio havas ene de si Kardinalon dekanon de la kardinala kolegio, elektita de la ses suburbaj kardinaloj-episkopoj, kaj konfermita de la papo.