Kapitulo (floraro)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Kapitulo (el la latina capitulum, kapeto) estas simpla nefinita floraro (infloresko) kun mallonga, ofte tre vasta florbazo, sur kiu sidiĝas la sentigaj floroj. Ĝi tipas la planta familio asteracoj, kiu antaŭ nomiĝis kompozitoj kiu signifas esperante kunmetitoj. Kapitulo ofte similas unu sola floron, kvankam ĝi estas floraro (kiel Pseudanthium, greke: falsa floro). Kelaj densaj kaj sferaj floraroj similaj kapitulojn ili vere estas grapolojn, kiel ĉe la trifolio, ili ne havas braktearon.
Plejofte, la kapituloj estas alcentraj (aŭ centripeta), ĉar la eksteraj kaj malsupraj floroj elvolviĝas unue.
Krom la asteracoj, estas kapituloj en aliaj familioj:
- la dipsakacoj,
- la kampanulacoj (ekzemple la jaziono, Jasione),
- la apiacoj (ekzemple la eringio, Eryngium).
La aranĝo de la floroj sur la florbazo sekvas la reguloj de la foliordo, en kiu videblas la Fibonaĉi sinsekvo.
Baze, estas braktearoj, kiuj similas sepalaron.
La kapitulo povas esti rigardata kiel umbelo kies la flortigoj estas tre mallongaj aŭ malaparitaj.