Kamfeno
kemia kombinaĵo / From Wikipedia, the free encyclopedia
La kamfeno estas ducikla unuterpeno, preskaŭ tute nesolvebla en akva medio, tamen, tre solvebla en ordinaraj organikaj solvaĵoj. Ĝi estas tre volatila en meditemperaturo kaj posedas fortegan akregan odoron. Krom tio, ĝi estas konstituanto de pluraj esencoleoj, same kiel terebintino, cipresoleo, kamforoleo, citronelalo, oleo de oranĝofloroj aŭ nerolo, zingibroleo, kaj Valerianoleo.
Kamfeno | ||||
Alternativa(j) Nomo(j) | ||||
| ||||
Kemia formulo | C10H16 | |||
PubChem-kodo | 66216 | |||
ChemSpider kodo | 6364 | |||
CAS-numero-kodo | 79-92-5 | |||
Karakterizaĵoj | ||||
Aspekto | kristaleca solidaĵo | |||
Refrakta indico | 1,4402 | |||
Molmaso | 136.23 g·mol−1 | |||
Smiles | C1(=C)C(C)(C)C2CC1CC2 | |||
Denseco | 0,842 g/cm3 | |||
Fandopunkto | 51 °C (124 ℉; 324 K) | |||
Bolpunkto | 159 °C (318 ℉; 432 K) | |||
Akva solvebleco | tre malmulte solvebla | |||
Ekflama temperaturo | 40 °C (104 ℉; 313 K) | |||
Mortiga dozo (LD50) | 5000 mg·kg−1 (buŝe, muso) | |||
Sekurecaj Indikoj | ||||
Riskoj | R11 R36/37/38 R50/53 | |||
Sekureco | S16 S25 S26 S29 S37/S39 S57 S60 S61 | |||
Pridanĝeraj indikoj | ||||
Danĝero
| ||||
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1][2] | ||||
GHS Damaĝo-piktogramo |
| |||
GHS Signalvorto | Damaĝo | |||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H226, H228, H319, H400, H410 | |||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P210, P233, P240, P241, P242, P243, P264, P273, P280, P303+361+353, P305+351+338, P337+313, P370+378, P391, P403+235, P501 | |||
(25 °C kaj 100 kPa) |
La kamfeno same uzatas en la preparado de parfumoj kaj odorhavaĵoj kaj kiel gustiga aldonilo por la manĝaĵoj. En la antikveco, ĝi estis uzita meze de la 19-a jarcento, kiel brulaxjo por lampoj, tamen ĝia uzo estis limigita pro ties eksplodebleco. Industrie, la kamfeno estas uzata en la kamforestigo, produktado de insekticidoj same kiel la poliklorokamfeno, preparado de terinono (komponaĵo de la mergoleo por mikroskopio), kaj produktado de odorhavaj substancoj tiel kiel izobornila acetato, cedrolo, musterono[3], santalidolo[4].