Kamala Harris
usona advokato kaj politikisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Kamala Devi HARRIS [ˈkɑːmələ] (naskiĝis la 20-an de oktobro 1964) estas usona politikisto kaj advokato kiu servis kiel Usona senatano de Kalifornio ekde 2017.[1] Ŝi estas la Vicprezidanto de Usono ekde 2021.
Kamala Harris | |||||
---|---|---|---|---|---|
Vicprezidanto de Usono | |||||
Persona informo | |||||
Kamala Harris He Jinli | |||||
Naskonomo | Kamala Devi Harris | ||||
Naskiĝo | 20-an de oktobro 1964 (1964-10-20) (59-jaraĝa) en Oakland Medical Center | ||||
Religio | Baptismo vd | ||||
Etno | sudazia usonano • afrik-usonano • Jamaican Americans • Tamil Americans • hind-Usonanoj • plurrasaj usonanoj vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Loĝloko | Vaŝingtono • Los-Anĝeleso • San-Francisko • Montrealo vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | jura altlernejo Hastings de la Universitato de Kalifornio • Universitato Howard • mezlernejo Westmount • F.A.C.E. School vd | ||||
Partio | Demokrata Partio vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Dinastio | family of Kamala Harris vd | ||||
Patro | Donald J. Harris vd | ||||
Patrino | Shyamala Gopalan vd | ||||
Gefratoj | Maya Harris vd | ||||
Edz(in)o | Doug Emhoff vd | ||||
Amkunulo | Willie Brown, Jr. vd | ||||
Infanoj | 0 | ||||
Parencoj | Tony West • Meena Harris • Cole Emhoff • Ella Emhoff • Sharada Balachandran Orihuela vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • advokato • akuzisto • juristo vd | ||||
Laborkampo | krima juĝado • procesigo • politiko • juro vd | ||||
Aktiva en | San-Francisko • Sakramento • Vaŝingtono vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | The Truths We Hold: An American Journey vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
Vicprezidanto de Usono | |||||
Dum | 2021–nun | ||||
Antaŭulo | Mike Pence | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Naskita en Oakland, Kalifornio, Harris estas diplomiĝinto de Universitato Howard kaj la Universitato de Kalifornio. Ŝi komencis sian karieron en la Alameda Gubernia Distrikto la Oficejo de Advokato, antaŭ ol labori en la San Francisco Oficejo de Distrikta Advokato kaj poste en la oficejo de la urba advokato de San Francisco. En 2003, ŝi estis elektita distriktan advokaton de San Francisco. Ŝi estis tiam elektita advokata generalo de Kalifornio en 2010; ŝi estis re-elektita en 2014.
Ŝi venkis Loretta Sanchez en la 2016 Senata balotado kaj tiel sukcedis Barbara Boxer, fariĝanta tria virina senatano de Kalifornio kaj la dua afrika-usona virino kaj la unua sud-azia usonano en la Usona Senato.[2] Kiel senatano, ŝi subtenis sanreformon, ŝanĝon de la leĝoj rilate al kanabo, vojon al civitaneco por sendokumentaj enmigrintoj, la DREAM proponon, malpermeson de specifaj armiloj kaj progresa imposta reformo. Ŝi akiris nacian atenton por siaj demandoj al la Trump-oficialuloj dum la senataj sesioj.[3]
Harris kandidatiĝis por la 2020 Demokrata prezidenta kandidatigo kaj allogis nacian atenton antaŭ ol fini sian kampanjon la 3an de decembro 2019.[4] Ŝi estis anoncita kiel vicprezidantkandidato de Joe Biden por la 2020 Usono prezidenta balotado la 11an de aŭgusto, fariĝanta la unua afrika amerikano kaj la unua azia amerikano esti elektita kiel la vicprezidantkandidato de prezidenta kandidato de grava partio.[5][6][7] Ŝi estas ankaŭ la tria virina usona vicprezidenta nomito de grava partio post Geraldine Ferraro kaj Sarah Palin.