Kalia karbonato
kemia kombinaĵo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Kalia karbonato estas blanka salo, solvebla en akvo, rezultanta el interagado de la kalia hidroksido kaj karbonata acido. Ĝi estas nature trovata kiel erco sed en la pasinteco ĝi estis produktita per cindrigo de lignoj kaj organikaj materialoj.
Kalia karbonato | ||
Plata kemia strukturo de la Kalia karbonato | ||
Tridimensia kemia strukturo de la Kalia karbonato | ||
Blankaj kristaloj de kalia karbonato. | ||
Alternativa(j) nomo(j) | ||
| ||
Kemia formulo | ||
CAS-numero-kodo | 584-08-7 | |
ChemSpider kodo | 10949 | |
PubChem-kodo | 11430 | |
Merck Index | 15,7740 | |
Fizikaj proprecoj | ||
Aspekto | blanka higroskopa solidaĵo | |
Molmaso | 138.205 g·mol−1 | |
Denseco | 2.43g cm−3 | |
Fandpunkto | 891 °C | |
Acideco (pKa) | 10.25 | |
Solvebleco | Akvo:1120 g/L | |
Mortiga dozo (LD50) | 1870 mg/kg (buŝe) | |
Sekurecaj Indikoj | ||
Riskoj | R36/37/38 | |
Sekureco | S22 S26 | |
Pridanĝeraj indikoj | ||
Danĝero
| ||
GHS etikedigo de kemiaĵoj | ||
GHS Damaĝo-piktogramo | ||
GHS Signalvorto | Averto | |
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H302, H315, H319, H335[1] | |
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P261, P264, P270, P271, P280, P301+312, P302+352, P304+340, P305+351+338, P312, P321, P330, P332+313, P337+313, P362, P403+233, P405, P501 | |
(25 °C kaj 100 kPa) |
Ekde la mezo de la 19-a jarcento, la salrestaĵoj de la ŝton-sala industrio kaj saldeponaĵoj estas la krudmaterialoj por produktado de kalia karbonato. Nuntempe, la plej grava industria procezo estas la karbonigo de la kalia hidroksido elektrolite produktita.
Duono de la kalia hidroksido estas saturita per karbona duoksido. La fina solvaĵo parte vaporiĝas kaj la hidrato de kalia karbonato precipitiĝas permesante la separadon. Post sekigo, la produkto povas komerciĝi kiel hidratigita materialo aŭ kalcinita en rotacia forno kun temperaturo inter 250 °C kaj 350 °C.
Kalia karbonato uzatas en la fabrikado de sapoj, vitraĵoj, kiel sekigagento, moliganto de akvo kaj bufrigagento en la produktado de vino kaj medo