Kaŝmira semnopiteko
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Kaŝmira semnopiteko aŭ Kaŝmira griza languro (Semnopithecus ajax) estas cerkopitekeda simio, nome unu el la specioj de la subfamilio Kolobenoj, Colobinae. Ĝi estas folimanĝanta simio.[1]
Oni registris tiun specion el Ĝamuo kaj Kaŝmiro kaj Himaĉal-Pradeŝo en nordokcidenta Barato sed lasta pruvaro indikas, ke ĝi loĝas nur en la valo Ĉamba, en Himaĉal-Pradeŝo. Pro sia limigita teritorio, fragmentita populacio kaj minacoj el homaj agrikulturo kaj disvolvigo ĝi estis listigita kiel endanĝerigata en la Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj.[2]
En Pakistano ili loĝas en la Maĉiara Nacia Parko.[3]
Ĝi estis iam konsiderata subspecio de Semnopithecus entellus kaj estas unu el kelkaj specioj de la genro Semnopithecus kiuj estis nomitaj laŭ roluloj el la Iliado, kun Semnopithecus hector kaj Semnopithecus priam.[4]