Justus van Gent
From Wikipedia, the free encyclopedia
Justus van Gent aŭ Joos van Wassenhove (ankaŭ: Justus aŭ Jodocus de Gento, aŭ Giusto da Guanto) (ĉ. 1410 – ĉ. 1480) estis pentristo el la Flandraj Primitivuloj kiu en siaj lastaj jaroj laboris en Italio.
Rapidaj faktoj Persona informo, Okupo ...
Justus van Gent | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1430 (1430-01-01) en Gento |
Morto | 1-an de januaro 1480 (1480-01-01) (50-jaraĝa) en Italio |
Lingvoj | nederlanda |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Verkoj | Pala del corpus domini |
Fermi
Li faris almenaŭ 28 portretojn de famaj homoj kaj ĉefe pentraĵojn de religia arto. Oni konservis du verkojn el la tempo antaŭ lia eliro al Italio: nome la monumenta Krucuma altarero aŭ Kalvaria Triptiko (Katedralo de Sankta Bavo, Gento) kaj la Adorado de la Reĝoj (Metropola Muzeo de Arto, Novjorko). Tiu lasta pentraĵo estis eble komisiita por konvento ĉe Burgos, Hispanio. Pro tio la pentraĵo estis pentrita sur tolo por esti rulita por facila transporto.