Julian Assange
aŭstralia ĵurnalisto kaj politika aktivulo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Julian Paul ASSANGE [asa:nĵ] (naskiĝis la 3-an de julio 1971 en Townsville, Aŭstralio) estas aŭstralia ĵurnalisto kaj politika aktivulo. Li aktivas kiel proparolisto de WikiLeaks.
Julian Assange | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Julian Paul Hawkins |
Aliaj nomoj | Proff • Mendax |
Naskiĝo | 3-an de julio 1971 (1971-07-03) (52-jaraĝa) en Townsville |
Lingvoj | angla |
Loĝloko | Embassy of Ecuador, London • Magnetic Island • Melburno |
Ŝtataneco | Aŭstralio • Ekvadoro |
Alma mater | Centra-Kvinslanda Universitato • Universitato de Melburno • Townsville State High School |
Subskribo | |
Familio | |
Patro | John Shipton |
Patrino | Christine Ann Assange |
Edz(in)o | Stella Assange |
Infanoj | 4 |
Okupo | |
Okupo | interreta aktivulo • kodumulo • programisto • komputosciencisto • televida produktoro • televida reĝisoro • verkisto • ĵurnalisto • prezentisto • entreprenisto • interna alarmanto |
Assange akiris praktikajn spertojn pri komputila sekureco kaj ŝtele aliris komputilojn de pluraj organizaĵoj (aŭstralia universitato, telekomunika firmao, aliaj) por trovi kaj pruvi sekurecajn mankojn. Li konfesis sin kulpa pri tio kaj estis punita je 2.100 aŭstraliaj dolaroj.
Kvankam Assange multe studis aŭtodidakte, li ankaŭ ĝis 2006 studis fizikon kaj matematikon en la universitato de Melbourne.
Usonaj aŭtoritatoj persekutas Assange de julio 2010 pro eblaj krimoj koncerne la diskonigon de sekretaj NATO-dokumentoj (pli ol 92.000).
Svedaj aŭtoritatoj je la 20-a de aŭgusto 2010 proklamis arest-ordonon kontraŭ Assange, pro seksperforto. Sekvatage ili nuligis la ordonon, tamen nun plu enketas pri la afero kaj je la 18-a de novembro renovigis la ordonon. La 7-an de decembro 2010 Assange estis arestita en brita policejo, kien li iris libervole[1][2]. Svedio petas de Britio lian ekstradicion.
Assange vivis en pluraj landoj kaj deklaris, ke li estas daŭre moviĝanta, vivanta en flughavenoj.