Juan Negrín
From Wikipedia, the free encyclopedia
Juan NEGRÍN López (en Esperanto Johano Negrino, Las Palmas de Gran Canaria, 3-a de februaro de 1892 - Parizo, 12-a de novembro de 1956) estis kuracisto, fiziologo kaj politikisto hispana, Prezidanto de la Ministrokonsilantaro de Hispanio de la Dua Hispana Respubliko inter 1937 kaj 1945, jam en la ekzilo.
Juan Negrín | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Juan Negrín | |||||
Naskonomo | Juan Negrín López | ||||
Naskiĝo | 3-an de februaro 1892 (1892-02-03) en Las Palmas de Gran Canaria | ||||
Morto | 12-an de novembro 1956 (1956-11-12) (64-jaraĝa) en Parizo | ||||
Tombo | Tombejo Père-Lachaise vd | ||||
Lingvoj | hispana • angla • franca • germana • rusa • itala vd | ||||
Ŝtataneco | Hispanio vd | ||||
Alma mater | Institución Libre de Enseñanza vd | ||||
Partio | Hispana Laborista Socialista Partio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • universitata instruisto • kuracisto • profesoro vd | ||||
Aktiva en | Madrido vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
La kazo de Negrín estis netipa en la hispana politiko. Li aliĝis malfrue al ĝi post fari gravan karieron kiel priserĉisto nome kuracisto kaj profesoro de fiziologio, kaj direktoro de privata malsanulejo en Madrido. Li aliĝis al la socialisma partio PSOE en la jaro 1929, abandonante sian proserĉadon. Krome, li parolis diversajn lingvojn, kio maloftis inter la tiamaj hispanaj politikistoj.
Prezidanto de la registaro de la Respubliko el 1937 al 1939, Juan Negrín estis unu de la plej polemikaj gravuloj de la Hispana Enlanda Milito. La frankisma flanko konsideris lin «ruĝa perfidulo», dum en kelkaj sektoroj de la respublika flanko oni akuzis lin pro senutila plilongdaŭrigo de la milito, malhumaneco de politikaj prizonoj kaj submeto al planoj de Sovetunio.[1] La PSOE, kontrolita de Indalecio Prieto, decidis lian forpelon de la partio en 1946 jam en la ekzilo, akuzante lin pro submeto al la Komunisma Partio de Hispanio kaj al la Sovetunio.[2]
La figuro de Juan Negrín estis defendita lastatempe de studuloj kiaj Santiago Álvarez, Manuel Tuñón de Lara, Ángel Viñas aŭ Enrique Moradiellos, kiuj laŭdas lin kiel unu de la ĉefaj kaj plej preparitaj ŝtatistoj en Hispanio en la 20a jarcento. [3][4] [5] Aliaj fakuloj kiaj Francisco Olaya Morales ne kunsentas tiun opinion.