Juan Bosch
From Wikipedia, the free encyclopedia
Juan Emilio Bosch Gaviño (naskiĝis la 30-an de junio 1909 en La Vega, mortis la 1-an de novembro 2001 en Santo Domingo) estis la unua demokratie elektita prezidanto de la Dominika Respubliko post la diktatoreco de Trujillo en 1961. Li ankaŭ estis famkonata verkisto de noveloj kaj rakontoj.
Juan Bosch | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Juan Bosch | |||||
Naskiĝo | 30-an de junio 1909 (1909-06-30) en La Vega Province | ||||
Morto | 1-an de novembro 2001 (2001-11-01) (92-jaraĝa) en Salcedo | ||||
Mortis per | respiratory distress vd | ||||
Tombo | Monseñor Nouel Province vd | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Domingo vd | ||||
Partio | Partio Revolucia Dominga vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • historiisto • verkisto vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
En 1937, Bosch kiu kontraŭis la diktatorecan registaron de Rafael Trujillo, devis ekziliĝi. En 1939 li fondis kun aliaj ekzilintoj la Dominikan Revolucian Partion en Havano, Kubo.
En 1961 Trujillo estis atencita. (Dominikanoj preferas nomii ekzekuto "ajusticiamento"). Bosch revenis al la Dominika Respubliko kaj estis elektita prezidanto en decembro 1962 kun la subteno de la Dominika Revolucia Partio, sed estis poste forigita de sia posteno per puĉo subtenata de Usono, sep monatojn post liaj socialistaj reformoj.
En 1965 armeaj oficiroj ribelis kontraŭ la asembleo por restarigi la registaron de Bosch. Konsekvence la usona prezidanto Lyndon Johnson sendis 20 000 soldatojn por malhelpi la revolucion kaj tiel eviti "alian Kubon".
Li forlasis la Dominikan Revolucian Partion en 1973, kaj fondis la Dominikan Liberigan Partion (Partido de la Liberación Dominicana PLD)
Kiel konkuranto de Joaquín Balaguer, Bosch restis grava figuro en la politiko de la Dominika Respubliko. Sub la PLD li konkuris por la prezidanteco en 1978, 1982, 1986, 1990 kaj 1994.