Rafael Trujillo
ĉefgeneralo kaj prezidento de Domingo (1891–1961) / From Wikipedia, the free encyclopedia
Rafael Leónidas TRUJILLO MOLINA San Cristóbal (Dominga urbo), 24-a de oktobro 1891 - Santo Domingo, 30-a de majo 1961) estis militisto kaj politikisto de Respubliko Domingo. Formale li estis prezidento de la respubliko en la periodoj 1930-1938 kaj 1942-1952, sed praktike regis la landon inter 1930 kaj 1961, kun fakta diktatoreco, kvankam li konservis demokratan kaj konstitucian fasadon.
Rafael Trujillo | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Rafael Leónidas Trujillo Molina | |||||
Naskonomo | Rafael Leónidas Trujillo Molina | ||||
Naskiĝo | 24-an de oktobro 1891 (1891-10-24) en San Cristóbal | ||||
Morto | 30-an de majo 1961 (1961-05-30) (69-jaraĝa) en Sankta Domingo | ||||
Mortis pro | hommortigo vd | ||||
Mortis per | pafvundo vd | ||||
Tombo | Mingorrubio Cemetery vd | ||||
Religio | katolikismo vd | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Domingo vd | ||||
Partio | Dominga Partio vd | ||||
Familio | |||||
Patro | José Trujillo Valdéz vd | ||||
Patrino | Altagracia Julia Molina Chevalier vd | ||||
Gefratoj | Héctor Trujillo vd | ||||
Infanoj | Ramfis Trujillo • Angelita Trujillo • Flor de Oro Trujillo vd | ||||
Parencoj | Ramfis Domínguez-Trujillo • Porfirio Rubirosa vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • oficiro • diktatoro vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Dum la usona okupado de la Dominga Respubliko (1916-1924) Trujillo aliĝis al la Nacia Gvardio, kaj rapide supreniris en la hierarkio. Sub la regado de Horacio Vásquez li estis nomita Vickolonelo, Stabestro kaj Vickomandanto de la Nacia Polico. En 1930 li organizis puĉon kontraŭ Vásquez kaj sin proklamis nova prezidento. Post la detruo, fare de la ciklono San Zenón en 1930, de la malnova dominga ĉefurbo, Santo Domingo, Trujillo ordonis ĝian rekonstruadon, kaj ĝin rebaptis kiel "Ciudad Trujillo", Truĥiljurbo, (post lia morto, la urbo rericevis sian malnovan nomon). Lia diktatoreco sin karakterizis pro la malaperigoj kaj la murdoj. En la lastaj momentoj li havis 60 procentojn de la nacia buĝeto sub la kontrolo de sia familia. Li ĝuis la apogon de Usono en la komenco pro sia forta kontraŭkomunismo, sed en la lastaj tempoj lia politiko iom pli ĝenis la registaron de Usono.