Joseph Lister
From Wikipedia, the free encyclopedia
Josefo Listero (1827-1912) estis angla kirurgo, kemiisto, "patro de la moderna kirurgio" kaj pioniro pri antisepsa kirurgio, bazita sur la laboroj de Louis Pasteur, en la dua duono de la 19-a jarcento. Listero aplikis la laboron de Pasteur pri etiologio de fermentiĝo kaj asociis al la procezoj kaŭzantaj infekton kaj gangrenon. Spite al la movadoj por abolado de ĉiuj kirurgioj en hospitaloj pro la troa morto-rango kaŭzata de la infektoj, Listero ŝanĝis la traktadon de la komponaj frakturoj el la amputacio al membro-konservado kaj malfermis la vojon por abdomenaj kaj aliaj intrakavaj kirurgioj.[1]
Joseph Lister | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Joseph Lister | |||||
Naskiĝo | 5-an de aprilo 1827 (1827-04-05) en Upton House, Newham | ||||
Morto | 10-an de februaro 1912 (1912-02-10) (84-jaraĝa) en Walmer | ||||
Religio | Kvakerismo vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd | ||||
Alma mater | Universitato-Kolegio de Londono • Universitato de Londono • Grove House School • UCL Medical School vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Joseph Jackson Lister vd | ||||
Patrino | Isabella Harris vd | ||||
Gefratoj | Arthur Hugh Lister • Mary Godlee • Isabella Sophia Lister • John Lister vd | ||||
Edz(in)o | Agnes Syme vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | kirurgo • universitata instruisto • politikisto vd | ||||
Aktiva en | Anglio vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | A Method of Antiseptic Treatment Applicable to Wounded Soldiers in the Present War vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li decidis uzi la teknikojn proponitajn de Pasteur kaj komencis per elmetado de vundoj al kemiaĵoj. Li prenis pansaĵon saturitan per fenata acido aŭ karbolo, kovris la vundojn kaj la infekto-rango draste reduktiĝis. Poste, li eksperimentis per manlavado, steriligo de instrumentoj kaj aspergado de karbolo en la anatomia teatro dum operacio celante limigi infektojn. La infekto-rango malpliiĝis kaj liaj teknikoj baldaŭ estis adoptitaj en multaj landoj far sennombro da kirurgoj. Pro tio li nun estas konata kiel la "patro de la antisepsa kirurgio".[2]