José Saramago
From Wikipedia, the free encyclopedia
José de Sousa SARAMAGO (naskiĝis la 16-an de novembro, 1922, mortis la 18-an de junio, 2010) estis portugala verkisto, tradukisto kaj literaturkritikisto.
José Saramago | |||||
---|---|---|---|---|---|
Nobel-premiito | |||||
Persona informo | |||||
José Saramago | |||||
Naskonomo | José de Sousa Saramago | ||||
Naskiĝo | 16-an de novembro 1922 (1922-11-16) en Azinhaga | ||||
Morto | 18-an de junio 2010 (2010-06-18) (87-jaraĝa) en Lanzarote | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | leŭkemio vd | ||||
Religio | ateismo vd | ||||
Lingvoj | portugala vd | ||||
Ŝtataneco | Portugalio vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Ilda Reis • Isabel da Nóbrega • Pilar del Río vd | ||||
Infanoj | Violante Saramago Matos vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ĵurnalisto • dramaturgo • tradukisto • romanisto • poeto • kronikisto • eseisto • taglibristo • literaturkritikisto • verkisto • scenaristo • dramaturgo • revoluciulo vd | ||||
Aktiva en | Lisbono vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | La Evangelio laŭ Jesuo Kristo ❦ Eseo pri blindeco ❦ Seeing ❦ Cain ❦ Death with Interruptions ❦ The Elephant's Journey vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
En 1998 la Nobel-premio pri literaturo kronis lian karieron: neniu verkisto portugallingva antaŭe ricevis tiun distingon. Ĝis hodiaŭ li estas la unusola portugallingva aŭtoro gajninta literaturan Nobel-premion.
José Saramago naskiĝis en la freguesia Azinhaga, urbo Golegã, Portugalio. Li laboris kiel ĵurnalisto en pluraj gazetoj, inter ili Diário de Notícias, kie li estis ĉef-redaktoro. Poste li iris kaj restis en la insulo Lanzarote, en la Kanariaj Insuloj, Hispanio. Li estas unu el la plej legitaj kaj tradukitaj portugalaj verkistoj. En 1991 li gajnis la "Grandan Premion" de la Portugala Verkist-Asocio, danke al la romano O Evangelho Segundo Jesus Cristo (la Evangelio laŭ Jesuo Kristo), kaj la "Premion Camões" en 1996 por sia tuta verkaro.
Li ofte opiniis pri politiko en Portugalio kaj Hispanio laŭ komunisma vidpunkto, kaj estis fama iberisto.