José Clemente Orozco
From Wikipedia, the free encyclopedia
José Clemente OROZCO (naskiĝis la 23-an de novembro 1883, mortis la 7-an de septembro 1949) estis meksika pentristo, konata pro liaj aŭdacaj murpentraĵoj, kiu fondis la Meksikan Murpentraĵan Renesancon kune kun murpentraĵoj de Diego Rivera, David Alfaro Siqueiros kaj aliaj. Orozco estis la plej kompleksa de la meksikaj pentristoj de murpentraĵoj. Li ŝatis la temon de homa sufero, sed estis malpli realisma, kaj maŝinoj lin pli multe interesis, ol Rivera. Plejparte influita de Simboleco, li estis ankaŭ vara pentristo kaj litografiisto. Inter 1922 kaj 1948, Orozco pentris murpentraĵojn en Meksik-urbo, Orizaba, Claremont, Kalifornio, Novjorko, Hanovro, Nov-Hampŝiro, Guadalajara, Jalisco kaj Jiquilpan, Michoacán. Liaj desegnaĵoj kaj pentraĵoj estas elmontritaj ĉe la Carrillo Gil Muzeo en Meksik-urbo kaj la Orozco Laborejo-Muzeo en Guadalajara [1]. Orozco estis konata pro sia politika sindediĉemo. Li antaŭenigis la politikajn aferojn de kamparanoj kaj laboristoj.[2]
José Clemente Orozco | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
José Clemente Orozco | |||||
Naskonomo | José Clemente Orozco Flores | ||||
Naskiĝo | 23-an de novembro 1883 (1883-11-23) en Ciudad Guzmán | ||||
Morto | 7-an de septembro 1949 (1949-09-07) (65-jaraĝa) en Meksikurbo | ||||
Tombo | Rotonda de las Personas Ilustres vd | ||||
Religio | ateismo vd | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Meksiko vd | ||||
Subskribo | |||||
Profesio | |||||
Okupo | pentristo desegnisto vd | ||||
Laborkampo | pentrado vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | The Demagogue vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||