Murpentraĵo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Murpentraĵo estas pentraĵo, kiu ne estas verkita sur ligna tabulo aŭ tolaĵo, sed rekte sur la muro.
La farboj estas ĉe murprentraĵoj aŭ rekte metitaj sur stukaĵon ankoraŭ malseketan (vidu: fresko) aŭ jam sekan (vidu: sekpentraĵo). La artisto provas aŭ konservi la ecan ebenon de la muro aŭ doni impreson de tridimensio (iluzidona murpentraĵo).
Laŭlonge de la historio la murpentrarto ege evoluis tra diversaj etapoj, kaj fakte la komenco mem de la pentrarto estis murpentrarto de rokpentraĵoj en kavoj aŭ rokmuroj kiel loĝejoj aŭ adorejoj fare de prapopoloj kiuj disvolvigis tiun arton. Sekvis en la Antikveco kutimo ornami per murpentraĵoj la muroj de palacoj kaj aliaj monumentoj, kio pluis ĝis la nuntempo. Kaj historie kaj aktuale estis kaj estas artistoj kiuj dediĉis sin ekskluzive al la murpentrarto, dum aliaj pentristoj, same pentris sur muroj kiel sur tolaĵoj, ligno ktp. Normale murpentraĵo estas pli ampleksa ol alisurfacaj pentraĵoj: iu pentristo povas pentri miniaturon sur ligno, papero, tolo ekzemple, sed oni ne faras miniaturojn sur muro.