John Wallis
From Wikipedia, the free encyclopedia
John WALLIS (/ˈwɒlɪs/;[1] LatinE: Wallisius; 3a de Decembro [malnovstile 23a de Novembro] 1616 – 8a de Novembro [malnovstile 28a de Oktobro] 1703) estis angla pastro kaj matematikisto al kiu oni atribuis partan konsideron por la disvolvigo de infinitezima kalkulo. Inter 1643 kaj 1689 li servis kiel ĉefa kriptografo por la Parlamento de la Unuiĝinta Reĝlando kaj, poste, por la reĝa kortego.[2] Oni konsideris lin kiel enkondukanto de la simbolo ∞ kiel reprezentilo de la koncepto de senfineco.[3] Li simile uzis 1/∞ por infinitezimo. John Wallis estis samtempulo de Isaac Newton kaj unu el la plej grandaj intelektuloj de la frua renesanco de matematiko.[4]
John Wallis | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de novembro 1616 (1616-11-23) en Ashford |
Morto | 28-an de oktobro 1703 (1703-10-28) (86-jaraĝa) en Oksfordo |
Lingvoj | latina • angla |
Ŝtataneco | Reĝlando Anglio |
Alma mater | Kolegio Emanuelo • Felsted School • Universitato de Kembriĝo |
Familio | |
Patro | Rev. John Wallis |
Patrino | Joanna Chapman |
Infanoj | Anne Blencowe • John Wallis |
Okupo | |
Okupo | matematikisto • historiisto pri matematiko • filozofo • muzikologo • muzika teoriisto • kriptologo • universitata instruisto • arkivisto |
Wallis faris gravajn kontribuojn al trigonometrio, kalkulo, geometrio, kaj al analizo de senfinaj serioj. En sia verko Opera Mathematica I (1695) li enkodukis la esprimon "ĉena frakcio". Wallis malakceptis kiel absurda la nuntempe komunan ideon de negativa nombro estante malpli ol nenio, sed akceptis la konsideron ke ĝi estas iom pli granda ol senfineco.
Pri la nombro pi John Wallis en 1655 trovis tiel nomatan Produton de Wallis:[5]
- .