John August Roebling
From Wikipedia, the free encyclopedia
John August ROEBLING (naskiĝinta Johann August Röbling en la 12-a de junio 1806 en Mühlhausen, mortinta en la 22-a de julio 1869 en Novjorko) estis germana-usona konstruisto de pontoj.
John August Roebling | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Johann August Röbling |
Naskiĝo | 12-an de junio 1806 (1806-06-12) en Mühlhausen |
Morto | 22-an de julio 1869 (1869-07-22) (63-jaraĝa) en Nov-Jorko |
Mortokialo | tetanoso |
Tombo | Riverview Cemetery |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Reĝlando Prusio • Usono |
Subskribo | |
Memorigilo | |
Familio | |
Infanoj | Washington Roebling • Charles G. Roebling |
Okupo | |
Okupo | konstruinĝeniero • arkitekto • inĝeniero • entreprenisto |
Verkoj | Broklina Ponto |
Post frekventado de lernejoj en Mühlhausen kaj Erfurto (lernejo de Ephraim Salomon Unger) li studis konstruadon en Berlino. En 1831 li translogiĝis al Pittsburgh, kie li konstruis akveduktojn kaj fervojaĵojn. Samtempe li komencis fabriki ferdraton. Dum akveduktkonstruo de la kanalo de Pennsylvania trans la rivero Alleghany li kondukis la lignan kanalujon super 7 truoj kaj pendigis ĝin je ambaŭ flankoj per dratkabloj.
Poste li konstruis en 1846 la metalŝnuregan ponto trans la rivero Monongahela, de 1846-50 ponton trans la rivero Delavaro kaj la kanalo de Hudsono. En 1852 furoris lia penda ponto trans Niagaro. En la 1867-a jaro li finis la ponton inter Cincinnati kaj Covington (Kentucky) trans Ohio, kun pli ol 322 m larĝa malfermo meze kaj du ne tute 75 m altajn kabloturoj.
La lasta kaj plej granda verko de Roebling estis la plano por ponto trans East River inter Novjorko kaj Brooklyn. Tiu ponto estu por la trafiko fervoja (2 trakoj) kaj por aŭtistoj kaj piedirantoj (apogdistanco de 487 m).
Lia filo Washington Roebling finis en 1883 tiun ponton.