Johann Wolfgang Döbereiner
From Wikipedia, the free encyclopedia
Johann Wolfgang Döbereiner (1780-1849) estis germana kemiisto kaj apotekisto, kiu prognozis la Periodan tabelon, kies observoj kondukis lin al la teorio pri la triadoj de Döbereiner, kie la elementoj en la Perioda Tabelo sidas laŭ la kreskanta ordo de la atommasoj, kaj prezentas similiajn kemiajn proprecojn. Li ankaŭ inventis lampon, kiu ricevis lian nomon, en kiu la hidrogeno brulas kiam en kontakto kun platena spongo (1823).
Johann Döbereiner (1780-1849) | |||||
---|---|---|---|---|---|
chemicus Germanicus | |||||
Persona informo | |||||
Johann Wolfgang Döbereiner | |||||
Naskiĝo | 13-a de decembro1780 en Hof, Germanio | ||||
Morto | 24-a de marto 1849 en Jena, Germanio | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Loĝloko | Saksio-Vajmaro-Eisenach vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Bavario vd | ||||
Alma mater | |||||
Profesio | |||||
Okupo | universitata instruisto kemiisto apotekisto vd | ||||
Laborkampo | kemio vd | ||||
Aktiva en | Jena vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Malgraŭ la limigita uzo de la lampo, tio estis sufiĉa ĉar Döbereiner estis interesita pri la ĝenerala uzo de la kataliziloj. Li same malkovris la katalizan agadon de la mangana oksido en la malkomponiĝo de la kalia klorato au KClO3. Li estis amiko de Johann Wolfgang von Goethe (1749-1832) kaj profesoro pri kemio kaj apoteko en la Universitato de Jena (1810).