Johan van Oldenbarnevelt
From Wikipedia, the free encyclopedia
Johan van OLDENBARNEVELT estis nederlanda politikisto kaj diplomato (Amersforto, 14-an de septembro 1547 - Hago, 13-an de majo 1619). Li ludis gravan rolon en la lukto por la sendependeco de Nederlando kontraŭ Hispanio.
Johan van Oldenbarnevelt | |||||
---|---|---|---|---|---|
Landsadvocaat de Holando | |||||
Persona informo | |||||
Johan van Oldenbarnevelt | |||||
Naskiĝo | 14-an de septembro 1547 (1547-09-14) en Amersforto, Dek sep Provincoj, Sankta Romia Imperio | ||||
Morto | 13-an de majo 1619 (1619-05-13) (71-jaraĝa) en Hago | ||||
Mortis pro | mortpuno vd | ||||
Mortis per | senkapigo vd | ||||
Lingvoj | nederlanda vd | ||||
Loĝloko | Amersforto vd | ||||
Ŝtataneco | Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj vd | ||||
Alma mater | Universitato de Padovo • Universitato de Hajdelbergo vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Gerrit van Oldenbarnevelt vd | ||||
Patrino | Deliana van Weede vd | ||||
Edz(in)o | Maria van Utrecht (en) vd | ||||
Infanoj | Willem van Oldenbarnevelt • Reinier van Oldenbarnevelt • Maria van Oldenbarnevelt • Geertruyd van Oldenbarnevelt vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto advokato diplomato vd | ||||
Laborkampo | politiko • diplomatio vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li studis ĉe pluraj universitatoj en Eŭropo kaj fine ekloĝis en Hago. Li helpis Vilhelmo la Silentulon, en lia ribelo kontraŭ Hispanio, kio rezultis en la sendependeco de la Unuiĝintaj Provincoj. Li estis administranto de Roterdamo inter 1576-86.
Dum religia konflikto en Nederlando li subtenis la flankon de la Remonstrantoj.
En 1618 van Oldenbarnevelt estis arestita, akuzita pri perfido. En proceso en kiu neniu pruvo estis reala kaj liaj politikaj kontraŭuloj estis ĵurianoj oni kondamnis lin al mortpuno. Li estis ekzekutita la sekvan jaron en la Binnenhof Hago.
- Kategorio Johan van Oldenbarnevelt en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)