Joe Bonamassa
From Wikipedia, the free encyclopedia
Joe Bonamassa (8a de Majo, 1977) estas usona gitaristo, kantisto kaj kantoverkisto de Blusroko.
Joe Bonamassa | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de majo 1977 (1977-05-08) (47-jaraĝa) en New Hartford |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Okupo | |
Okupo | gitaristo • banĝisto • kantoverkisto • komponisto • kantisto • kantaŭtoro |
TTT | |
Retejo | http://www.jbonamassa.com/ |
Kiam li estis nur 12jaraĝa, Bonamassa kontaktiĝis kun B.B. King.[1] En la lastaj 13 jaroj Bonamassa publikigis 15 soloajn albumojn pere de sia sendependa diskeldonejo J&R Adventures, el kiuj 11 atingis la numbron 1an de la listo de la gazeto Billboard.[1][2]
Bonamassa muzikis kun artistoj kiaj Stephen Stills, Eric Clapton, Blondie Chaplin, Foreigner, Buddy Guy, Steve Winwood, Warren Haynes, kaj Derek Trucks inter aliaj.[3] En lia kariero elstaris koncerto ĉe la Royal Albert Hall kaj nomumon por premio Grammy en 2013. Aldone al sia muzika kariero, Joe Bonamassa regas neregistaran organizon nome Keeping the Blues Alive Foundation, kies celo estas helpi muzikedukadon financante stipendiojn kaj havigante muzikedukajn rimedojn al lernejoj kiuj bezonas tion.