Joan Baez
usona kantisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Joan BAEZ (naskiĝis la 9-an de januaro 1941 en Staten-Insulo) estas usona popolmuzika soprano, kantaŭtoro kaj aktivulo. Dudek-jaraĝe ŝi komencis sian karieron, nun konsistante de sesdek albumoj kun kantoj en ok lingvoj, interalie la angla kaj la hispana, kiujn ŝi regas.
Joan Baez | |
---|---|
Joan Baez kun Bob Dylan en 1963 | |
Bazaj informoj | |
Naskonomo | Joan Chandos Baez |
Kromnomo | la popolmuzika reĝino la madono de malriĉuloj |
Naskiĝo | 9-an de januaro 1941 (1941-01-09) (83-jaraĝa) en Staten-Insulo |
Edz(in)o | David Harris |
Deveno | Staten Island, New York, Usono |
Ĝenroj | folko roots-roko americana Popmuziko rokmuziko evangeliumo kontreo akustika muziko |
Profesio | kantistino, kanzonistino |
Instrumentoj | kantado, gitaro, piano, ukulelo, djembeo |
Tipo de voĉo | soprano |
Aktivaj jaroj | 1958 – nun |
Eldoninto | Vanguard (1960–1971) A&M (1972–1977) Portrait/CBS (1977–1981) Gold Castle (1987–1991) Virgin (1991–1993) Guardian (1995–2002) Koch (2003–nuntempo) |
Parencaj temoj |
Bob Dylan, Paul Simon, Pete Seeger, Odetta, Dar Williams, Janis Ian, Mary Chapin Carpenter, Mimi Farina, Jackson Browne, Judy Collins, The Indigo Girls, Donovan & The Grateful Dead |
Retejo | joanbaez.com |
Persona informo | |
Naskonomo | Joan Chandos Baez |
Lingvoj | angla • hispana |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Universitato de Bostono • Redlands High School • Palo Alto High School |
Familio | |
Patro | Albert Báez |
Patrino | Joan Bridge |
Frat(in)oj | Mimi Fariña • Pauline Baez |
Edz(in)o | David Harris |
Amkunulo | Bob Dylan |
Infano | Gabriel Harris |
Okupo | |
Okupo | kantaŭtoro • kantisto • komponisto • gitaristo • muzikisto • dancisto • pacifisto • aktivulo • muzikproduktisto • diskografa artisto |
TTT | |
Retejo | http://www.joanbaez.com |
Baez akiris la plej grandan parton de sia famo en la 1960-aj jaroj kiel popolkantisto kaj kiel aktivulo por pacismo. Ŝi estas fama pro ŝia altan kaj klaran sopranan voĉon kun tri oktavoj kaj en siaj prezentoj ŝi akompanas sin per akustika gitaro. Kromnomita la popolmuzika reĝino pro sia sperteco aŭ la madono de malriĉuloj pro sia emo aludi sociajn temojn en siaj kantoj. Ŝi koncertumis dum preskaŭ kvindek jaroj (kiel interalie en la rok-festivalo de Woodstock).
Ŝi adigis rilaton kun Bob Dylan ekde lia komenco kaj ankaŭ verkis por kaj prezentis multajn tekstojn interalie de The Beatles, Jackson Browne, Paul Simon, Leonard Cohen, The Rolling Stones, Stevie Wonder. En 1986 ŝi skribis aŭtobiografion nomita "Kun voĉo por kanti" (And a voice to sing with). Nuntempe ŝi restas aktivisto por multaj helpemaj asocioj.
Baez estas socia aktivulo. En 1956 ŝi aŭdis paroladon de Martin Luther King pri neperforta lukto por homaj rajtoj kaj sociaŝanĝo, kiu movis ŝin. Ili poste amikiĝis kaj tiutempe partoprenis manifestaciojn, kiujn King helpis organizi. Ŝi kontraŭis la Vjetnaman Militon, traktis homajn rajtojn, kontraŭis la mortopunon, la rajtoj de GLAT-komunumo, simpatio por Irano, mediaj luktoj, partoprenis la proteston kontraŭ la iraka milito.
En 1987 ŝi verkis mem aŭtobiografion nomitan "And a voice to sing with" (Kaj voĉon por kanti plu). En kiu ŝi rakontas la diversajn gravajn etapojn de sia vivo, inter ili la unuaj koncertoj de ŝia kariero, la fondiĝo de Amnesty International.