Jerónimo de Ayanz y Beaumont
From Wikipedia, the free encyclopedia
Jerónimo de AYANZ y Beaumont (Guenduláin, 1553 - Madrido, 23a de marto 1613) estis hispana polimato, kiu elstaris kiel militisto, pentristo, kosmografo kaj muzikisto, sed, ĉefe, kiel inventisto. li estis pioniro de la uzado kaj desegno de la vapormaŝino, same kiel pri sistemoj de aerumado en minado, plibonigis la sciencan instrumentadon, disvolvis ventomuelejojn kaj novajn tipojn de fornoj por metalurgio, industrio, milito kaj eĉ hejmo. li inventis kloŝon por subnaĝado, patentis veston ankaŭ por subnaĝado montrita antaŭ la kortego de Filipo la 3-a en la rivero Pisuerga, la 2an de aŭgusto 1602, kaj eĉ desegnis submarŝipon. Eble lia plej elstara verko estis la vapormaŝino, ĉar li registris jam en 1606 la unuan patenton de moderna vapormaŝino.[1]
Jerónimo de Ayanz y Beaumont | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Jerónimo de Ayanz y Beaumont |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1552 (1552-11-30) en Guenduláin (Cizur), Navaro |
Morto | 23-an de marto 1613 (1613-03-23) (60-jaraĝa) en Madrido |
Tombo | Katedralo de Murcio |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Hispanio |
Subskribo | |
Okupo | |
Okupo | inĝeniero • inventisto • militisto • astronomo |