Jackie Coogan
usona aktoro / From Wikipedia, the free encyclopedia
John Leslie Coogan (naskiĝis la 26-an de oktobro 1914, mortis la 1-an de marto 1984) estis usona aktoro kaj komikisto kiu ekkarieris en mutaj filmoj kiel infana aktoro kiel ekzemple en la fama The Kid (La knabo, 6-jaraĝa en 1921) kun Charlie Chaplin.[1]
Jackie Coogan | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Jackie Coogan | |||||
Naskiĝo | 26-an de oktobro 1914 (1914-10-26) en Los-Anĝeleso | ||||
Morto | 1-an de marto 1984 (1984-03-01) (69-jaraĝa) en Santa Monica | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | kormalsano vd | ||||
Tombo | tombejo Sankta Kruco en urbo Culver vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Betty Grable vd | ||||
Infanoj | 4 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aktoro • piloto • televida aktoro • filmaktoro • teatra aktoro vd | ||||
Aktiva dum | 1917– vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Tiu klasika filmo de Chaplin The Kid faris lin unu el la unuaj infanaj aktoroj de Holivudo kaj de la kinindustrio. Li poste procesis sian patrinon kaj duonpatron pri siaj fielspezitaj kinenspezoj kaj okazigis en Kalifornio la unuan konatan laŭleĝan protekton pri la enspezoj de infanaj artistoj, populare konata kiel Coogan Act.[2] Coogan plue aktoradis dum sia tuta vivo, kaj poste akiris novan famon en meza aĝo kiel portreto de Onklo Fester en la televida serio de la 1960-aj jaroj The Addams Family.
Li edziĝis en 1937 al la aktorino Betty Grable, kaj ili divorcis post du jaroj. Poste li edziĝis sinsekve al aliaj tri virinoj. Li havis kvar gefilojn.