Israelaj Defendaj Fortoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
Israelaj Defendaj Fortoj (hebree צְבָא הַהֲגָנָה לְיִשְׂרָאֵל, Cva HaHagana LeIsrael, en Israelo, ofte nur la akronimo צה"ל estas uzata, kiu estas prononcata Cahal; angle Israeli Defense Forces), mallonge IDF, estas la la militista forto (armeo) de Israelo[1]. Ĝi konsistas el la teraj fortoj, aera forto kaj mararmeo. La defendo de Israelo, kaj la kontrolo de la armeo, estas subigita al la israela Defendministerio.
Rapidaj faktoj armitaj fortoj, Komenco ...
Israelaj Defendaj Fortoj | |||||
---|---|---|---|---|---|
צבא הגנה לישראל | |||||
armitaj fortoj | |||||
Komenco | 26-a de majo 1948 vd | ||||
Antaŭe | Haganah • Irgun • Stern-grupo vd | ||||
Lando(j) | Israelo vd | ||||
Sidejo | HaKirya | ||||
Ĉefestro(j) | Herzi Halevi vd | ||||
Filioj | Aerarmeo de Israelo • Mararmeo de Israelo • Israeli Ground Forces vd | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Fermi
La ŝtato Israelo elspezas 15 miliardojn da dolaroj jare por defendo. Ĉi tio estas inter 6,5 kaj 8,5% de ĝia MEP. Ĉi tio metas la landon en la 15-a loko inter ĉiuj landoj en la mondo [2].