Internacia Instituto por Esplorado de Nutropolitiko
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Internacia Instituto por Esplorado de Nutropolitiko, en angla International Food Policy Research Institute (IIEN aŭ IFPRI) estas internacia priagrikultura esplorcentro fondita komence de la 1970-aj jaroj por plibonigi la komprenon de la landaj agrikulturaj kaj nutropolitikoj por promocii la adoptadon de plinovigoj en agrikultura teknologio. Aldone, la IIEN estis intencita por havigi lumon al la rolo de agrikultura kaj rural disvolvigo en la tre larĝa disvolviga vojo de difinita lando.[1][2][3][4] La misio de la IIEN estas havigi esplor-bazite politikajn solvojn kiuj elteneble reduktu malriĉecon kaj finigu malsaton kaj malsufiĉan nutradon.[5]
Internacia Instituto por Esplorado de Nutropolitiko | ||
---|---|---|
pensfabriko esplora institucio | ||
Komenco | 1975 vd | |
Geografia situo | 38° 54′ 12″ N, 77° 2′ 47″ U (mapo)38.903257-77.046446 | |
Sidejo | Vaŝingtono | |
| ||
Membro de | ORCID vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
IIEN entreprenas nutroesploradon kaj disvastigas ĝin pere de centoj de publikaĵoj, bultenoj, konferencoj, kaj aliaj iniciatoj. IIEN estis organizita kiel Vaŝintona neprofitcela korporacio la 5an de Marto, 1975, kaj ties unua esplorbulteno estis eldonita en Februaro 1976.[6][7] IIEN havas oficejojn en kelkaj evoluantaj landoj, kiel Ĉinio, Etiopio kaj Barato, kaj havas esplorlaboristaron dungitan en multaj pliaj landoj tra la tuta mondo. Plej el la esploraso okazas en evoluantaj landoj de Centra Ameriko, Suda Ameriko, Afriko, kaj Azio.
IIEN estas parto de reto de internaciaj esplorinstitutoj financataj parte de CGIAR (Consultative Group for International Agricultural Research),[8] kiu siavice estas financata de registaroj, privataj entreprenoj kaj fondaĵoj, kaj la Monda Banko.[9][10][11][12]