Internacia Federacio de Societoj de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Internacia Federacio de Societoj de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento atingas 160 milionojn da homoj ĉiun jaron tra siaj 189 membraj Landaj Societoj.[1] Ĝi agas antaŭ, dum kaj post katastrofoj kaj sankrizoj por renkonti la bezonojn kaj plibonigi la vivojn de vundeblaj homoj. Ĝi faras tion per nepartieco rilate al nacieco, raso, sekso, religiaj kredoj, klaso kaj politikaj opinioj.
Internacia Federacio de Societoj de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento | |||||
---|---|---|---|---|---|
International Federation of Red Cross and Red Crescent Societies | |||||
internacia ne-registara organizaĵo | |||||
Komenco | 1919 vd | ||||
Geografia situo | CH1903: 498694 / 119765 (mapo)46.221696.12565 | ||||
Sidejo | Ĝenevo | ||||
Adreso | Chemin des Crêts 17, 1209 Genève | ||||
| |||||
Agareo | |||||
Fondinto(j) | Henry P. Davison vd | ||||
Ĝenerala(j) Sekretario(j) |
Jagan Chapagain • Bekele Geleta vd | ||||
Ĉefestro(j) | Kate Forbes • Tadateru Konoe • Juan Manuel Suárez Del Toro Rivero • Mario Villarroel • Enrique de la Mata vd | ||||
| |||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Gvidite de Strategio 2020[2] - la kolektiva agadplano de la IFRK por trakti la plej gravajn humanitarajn kaj evoluigajn defiojn de tiu jardeko - la IFRK estas favora al "ŝparado de vivoj kaj ŝanĝado de mensoj."
La forto de la IFRK kuŝas en sia volontulreto, komunum-bazita kompetenteco kaj sendependeco kaj neŭtraleco. Ĝi funkcias por plibonigi humanitarajn normojn, kiel partneroj en evoluo kaj en respondo al katastrofoj. Ĝi persvadas decidulojn por agi je la avantaĝoj de vundeblaj homoj. Ĝi funkcias por rajtigi sanajn kaj sekurajn komunumojn, redukti vundeblecojn, fortigi rezistokapablon kaj kreskigi kulturon de paco ĉirkaŭ la mondo.
La sep ĉefaj principoj kiuj gvidas la laboron de la IFRK kaj ĝiajn membrojn estas: humaneco, nepartieco, neŭtraleco, sendependeco, libervola servo, unueco kaj universaleco.