Interlaken
komunumo de Svislando / From Wikipedia, the free encyclopedia
Interlaken estas komunumo en kantono Berno en Svislando. Ĝis la 31-a de decembro 2009 ĝi estis la ĉefurbo de la samnoma distrikto. Per la reformo de la malcentra administracio de Kantono Berno kun efiko je la 1-a de januaro 2010 la distrikto Interlaken estis kunigita kun la malnova distrikto Oberhasli al la nova administra distrikto Interlaken-Oberhasli, kies ĉefurbo Interlaken ek de tiam estas. Ĝi havas areon de 4,4 km²; je la 12-a de decembro 2007 ĝi havis 5286 loĝantojn. Ĝi estas internacia konata, ĉar ĝi estas tre grava turisma centro de Berna Oberlando kaj ĝi estas la elirpunkto de la montrara trajnlinio al Jungfrau.
Rapidaj faktoj urbo en Svislando • feriurbo • komunumo en Svislando, Ĝemelurboj ...
Interlaken | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo en Svislando • feriurbo • komunumo en Svislando | |||||
| |||||
Kantono | Berno | ||||
Administra distrikto | Interlaken-Oberhasli | ||||
Malnova distrikto ĝis 2009 | Interlaken | ||||
Geografia situo | CH1903: 632607 / 170747 (mapo)46.687157.86487 | ||||
Nombro de loĝantoj | 5286 | ||||
Areo | 4,4 km² | ||||
Alteco | 568 m super marnivelo | ||||
Poŝtkodo | 3800 | ||||
Komunumkodo | 0581 | ||||
Fermi