Imnos is tin Eleftherian
nacia himno de Grekio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Imnos is tin Eleftherian (greke: „Ύμνος είς την Ελευθερίαν“, "Himno je la libero") estas kanto, kies tekston verkis en la jaro 1823 Dionisios Solomos kaj kiu ampleksas impresajn 158 strofojn. La muzikon komponis Nikolaos Mantcaros. En 1865 la unuaj du strofoj estis deklaritaj la nacia himno de Grekio. En la jaro 1966 la du strofoj ankaŭ iĝis la nacia himno de la Respubliko Kipro.
Rapidaj faktoj Ύμνος είς την Ελευθερίαν, nacia himno ...
Ύμνος είς την Ελευθερίαν | ||
---|---|---|
Imnos is tin Eleftherian | ||
Himno je la libero | ||
nacia himno | ||
lando | Grekio Kipro | |
kantoteksto | Dionýsios Solomós, 1823 | |
muziko | Nikolaos Mantzaros | |
ekde | 1865 (Grekio) 1966[1] (Kipro) | |
muzika ekzemplo | ||
"Imnos is tin Eleftherian"
Ĉu la aŭdigo ne funkcias? Eble helpos la paĝo "media help" (en la angla). | ||
Fermi
La himno sonas okaze de ĉiuj Olimpiaj ludoj memore al la origina lando de la olimpia movado.