Ibn Ĥaldun
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ibn Ĥaldun (arabe ابن خلدون, plennome arabe ولي الدين عبد الرحمن ابن محمد بن محمد بن أبي بكر محمد بن الحسن, Ŭalī ad-Dīn ʿAbd ar-Raḥmān ibn Muḥammad ibn Muḥammad ibn Abī Bakr Muḥammad ibn al-Ḥasan; naskiĝis la 27-an de majo 1332 en Tunizo,[1] mortis la 17-an de marto 1406 en Kairo) estis tuniza araba[2][3][4][5] islama historiisto, konsiderita inter la fondintaj patroj de moderna sociologio,[6][7] kaj politikisto, sociologo, filozofo, ekonomikisto,[8] geografo, demografo kaj ŝtatestro.
Ibn Ĥaldun | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
عبد الرحمٰن بن مُحمَّد بن خلدون الحضرمي | |||||
Naskonomo | arabe ابن خلدون | ||||
Naskiĝo | 27-an de majo 1332 (1332-05-27) en Tunizo | ||||
Morto | 17-an de marto 1406 (1406-03-17) (73-jaraĝa) en Kairo | ||||
Religio | islamo vd | ||||
Lingvoj | araba vd | ||||
Alma mater | Ez-Zitouna University vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | antropologo • historiisto • juĝisto • aŭtobiografo • sociologo • ekonomikisto • filozofo • politikisto • verkisto • poeto vd | ||||
Laborkampo | ekonomiko • sociologio • filozofio • antropologio • politikisto vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Book of Lessons vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li estis plej bone konata pro sia libro, nome Mukadimaho (laŭvorte la "Enkonduko", konata kiel Prolegomena en Greka). La libro influis super la otomanaj historiistoj de la 17a jarcento kiel Kâtip Çelebi kaj Mustafa Naima kiuj uzis la teoriojn de la libro por analizi la kreskon kaj malkreskon de la Otomana Imperio.[9] Ankaŭ 19a-jarcentaj eŭropaj fakuloj agnoskis la signifon de la libro kaj konsideris Ibn Ĥaldun kiel unu el la plej grandaj filozofoj de la Mezepoko.[10][11]
Ibn Ĥaldun studadis en Tunizo. Kiam li 30-jariĝis, li fariĝis ministro de la sultanoj de Feso kaj Tunizo. Ekde 1382, en rolo de kadio de Kairo, li estis kuntrenata en la dinastiajn konkuradojn de la islama Nordafriko. Pri tiuj landoj li verkis sian kolosan historion, Kitāb al'ibar (Libro de la historiaj ekzemploj). La gvidfadeno de la historio estas la estiĝo de urba el kamparana civilizo.