Iberamerika Ekspozicio de Sevilo (1929)
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Iberamerika Ekspozicio de Sevilo, inaŭgurita la 9-an de majo 1929 kaj fermita la 21-an de junio 1930, estis la unua internacia ekspozicio por montri la fratiĝon inter la du landoj de la Iberia duoninsulo kun Ameriko; Hispanio kaj Hispanameriko kaj Usono kaj Portugalio kun Brazilo kaj Makao. La dua evento el tiaj karakterizoj estis la Internacia ekspozicio de Sevilo (1992), ankaŭ okazinta en Sevilo, urbo kiu havis la monopolon de la komercado kun Ameriko en la Hispana ora jarcento. La ekspozicio koincidis kun la Internacia Ekspozicio de Barcelono de 1929.
Iberamerika Ekspozicio de Sevilo | ||
---|---|---|
Internacia ekspozicio | ||
Komenco | 9-a de majo 1929 vd | |
Fino | 21-a de junio 1930 vd | |
Geografia situo | 37° 22′ 32″ N, 5° 59′ 20″ U (mapo)37.3756-5.9889 | |
Lando(j) | Hispanio vd | |
Situo | Sevilo | |
| ||
La ideo realigi internacian ekspozicion en Sevilo naskiĝis en 1909, proponita de la komandanto de artilerio Luis Rodríguez Caso. La ideo de Caso estis varme akceptata kaj la evento devis servi kiel pordo por malfermiĝi al novaj tendencoj eksteraj kaj instigi al la Ŝtato por necesa moderniĝo rigarde la estontecon. Inter ĝiaj celoj estis la urboplanisma reformo, akceli la turismon, revivigi la famon de la urbo, kreado de laborpostenoj kaj ekonomia plibonigo same kiel ekhavi kaj plibonigi la rilatojn kun amerikaj landoj.
La ekspozicio estis unu el la plej gravaj okazintaĵoj komence de la 20-a jarcentoen Sevilo. Ekde 1909, kiam Luis Rodríguez Caso publike diskonigis sian ideon okazigi "Internacian ekspozicion Hispanio-Transmaro", "Internacian ekspozicion Hispanio en Sevilo" aŭ "Internacia ekspozicio Hispan-Amerika", ĝis la dato kiam ĝi realiĝis, pasadis dudek jaroj, sufiĉa tempo por elpensi kaj konkretigi temajn enhavojn (agrikulturo, komerco kaj kulturo), krei la gvidorganojn kiuj mastrumis la ekspozicion kaj elekti kiujn landojn kaj regionojn partoprenu la eventon.