IET
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Institucio de Inĝenieristiko kaj Teknologio (angle Institution of Engineering and Technology, akronime IET) estas brita profesia organizaĵo por inĝenieroj. La organizaĵo fondiĝis en 2006 per la fuzio de la Institution of Electrical Engineers (IEE, fondita en 1871[1]) kaj de la Institution of Incorporated Engineers (IIE). La organizaĵo havas pli ol 167 000 membrojn tutmonde[2]. Post la usona IEEE, ĝi estas la plej granda organizaĵo en sia kampo en la mondo. La du ĉefaj oficejoj de la IET estas en Londono kaj Stevenage.
Rapidaj faktoj eldonejo de malfermita aliro • karitata organizaĵo • inĝeniera societo, Komenco ...
IET | |||||
---|---|---|---|---|---|
Fasado de la Savoy-palaco de IET. | |||||
eldonejo de malfermita aliro • karitata organizaĵo • inĝeniera societo | |||||
Komenco | 2006 vd | ||||
Antaŭe | Institution of Electrical Engineers • Institution of Incorporated Engineers vd | ||||
Geografia situo | 51° 53′ 55″ N, 0° 12′ 27″ U (mapo)51.898522-0.20762999999999 | ||||
Lando(j) | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | ||||
Sidejo | Stevenage | ||||
| |||||
Membro de | Publikiga Etika Komitato Asocio de Akademiaj Publikaĵoj de Malferma Aliro Society Publishers' Coalition (en) Publishers Association Limited (en) International Association of Scientific, Technical, and Medical Publishers (en) vd | ||||
Filioj | UK Computing Research Committee vd | ||||
| |||||
Agokampo | inĝenierarto | ||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Fermi
La IET ludas gravan rolon tutmonde, eldonante sciencajn revuojn kaj normojn kaj organizante konferencojn.