Howard Carter
From Wikipedia, the free encyclopedia
Howard CARTER [HAŬard KARte] (naskiĝis je la 9-a de majo 1873, mortis je la 2-a de marto 1939) estis brita egiptologo kaj arkeologo, kiu fosis en el-Arman, Veseto kaj Reĝa Valo, kie li en 1922 malkovris la tombon de faraono Tutanĥamono. Liajn laborojn ebligis mecenato, lordo Carnarvon. La malkovro estis la plej signifa arkeologia evento de la 20-a jarcento kaj de egiptologio kaj vekis grandan intereson pri la egipta civilizacio en la tuta mondo. Pri la evento estis verkitaj multaj libroj, same ankaŭ biografioj de H. Carter.
Rapidaj faktoj Persona informo, Subskribo ...
Howard Carter | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de majo 1874 (1874-05-09) en Brompton |
Morto | 2-an de marto 1939 (1939-03-02) (64-jaraĝa) en Londono |
Mortokialo | limfomo |
Tombo | Putney Vale Cemetery |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Subskribo | |
Familio | |
Edz(in)o | – |
Okupo | |
Okupo | egiptologo • antropologo • arkeologo • necropolis scholar |
Fermi
La laboron de H. Carter popularigis C. W. Ceram en siaj popularsciencaj verkoj pri arkeologio, romanojn verkis Christian Jacq (Afero Tutanĥamono) kaj Phillipp Vandenberg (Reĝo el Luksoro).