Historio de Nauro
From Wikipedia, the free encyclopedia
La historio de Nauro, insuleto kun areo de 21 km², izolita meze de la centra Pacifika Oceano, konsistas en sinsekvaj tre malsamaj periodoj, ekde prahistoriaj tempoj ĝis la fondo de la Respubliko de Nauro.
La okazaĵoj de la periodo antaŭ la koloniigo de la fino de la 19-a jarcento estas nur malmulte konataj pro la manko de skribitaj dokumentoj kaj pro la kvazaŭa neekzisto de arkeologiaĵoj. Origine la naura socio estis matriarkeca.[1]
La postaj okazaĵoj multe rilatis al la ekspluatado de la nura riĉfonto de la insulo, nome minerala fosfato.