Hipokrata ĵuro
From Wikipedia, the free encyclopedia
La hipokrata ĵuro estas tradicia ĵuro farata ĝenerale de la kuracistoj en Okcidento antaŭ ol ekpraktiki sian profesion. Verŝajne skribita en la 4-a jarcento a.K., ĝi apartenas al la tekstoj de la hipokrata kolekto, tradicie atribuitaj al la greka kuracisto Hipokrato.
En Belgio, ekzistas neniu devigo pri ĝi, la nove diplomitaj kuracistoj estas liberaj ĵuri aŭ ne.
En Francio, eĉ se la novaj kuracistoj devige ĵuras obei la "regularon de medicina profesia etiko" [1], la hipokrata ĵuro ne havas juran valoron ; tamen tiu deontologia kodo, "decidita" de la nacia Konsilio de la kuracista ordeno, (kaj kiu fakte estas la ĉapitro VII de la titolo II de la unua libro de la 4-a parto de la kodo de la publika Sano pri la sanaj profesioj), multe inspiriĝis de ĝi, aparte pri la dispozicioj tiaj, kiaj la devigo ricevi la aprobon de la persono antaŭ iu ajn operacio, kaj ankaŭ la kuracista sekreto.
La ĵuro farata de la kuracistoj kaj apotekistoj en Francio ne estas la origina hipokrata ĵuro, eĉ se tiu lasta inspiris ĝin. Unu el la ĉefaj diferencoj estas ke la hipokrata ĵuro eksplicite malpermesas fari abortigon; ĝi ankaŭ priskribas devojn fronte al tiu, kiu instruis medicinon...