Hesperiedoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
Hesperiedoj (latine Hesperiidae) estas familio de insektoj el la superfamilio de Papilionoideoj el la ordo de papilioj. La papilioj de tiu familio karakteriziĝas per sia aparte rapida kaj netrankvila flugmaniero. Tutmonde ekzistas pli ol 3500 agnoskataj specioj da hesperiedoj, en pli-malpi 500 genroj en 7-8 subfamilioj. Kvankam ili aperas en ĉiuj mondpartoj, la plej granda diverseco ekzistas en centra kaj suda Amerikoj.
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomionHesperiidae, Biologia klasado ...
Hesperiidae | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
vira papilio de la specio Polites vibex | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Fermi
La familio estas nomita laŭ sia tipa genro, Hesperio (latine Hesperia), plus la familia sufikso -edoj[1] (latine -idae).
- Signeta flammeata
- Euschemon rafflesia
- Hesperia comma
- Tapena thwaitesi