Hermann Ebbinghaus
germana psikologo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Hermann EBBINGHAUS (Barmen, 24a de Januaro 1850 - Halle, 26a de Februaro 1909) estis germana filozofo kaj psikologo. Lia pionira esplorado pri la memoro — kies rezultojn li publikigis en 1885 — konstituas la unuan studon pri psikologia supera procezo uzanta la eksperimentan metodon.
Hermann Ebbinghaus | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de januaro 1850 (1850-01-24) en Barmen, Rejnprovinco, Reĝlando Prusio |
Morto | 26-an de februaro 1909 (1909-02-26) (59-jaraĝa) en Halle (Saale), Reĝlando Prusio, Germana Imperiestra Regno |
Mortokialo | pneŭmonito |
Tombo | St. Laurentius church |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Reĝlando Prusio • Germana Imperiestra Regno |
Alma mater | Bonna universitato • Universitato Marteno Lutero de Wittenberg-Halle • Frederiko-Vilhelmo-Universitato en Berlino |
Okupo | |
Okupo | psikologo • pedagogo • universitata instruisto |
En 1873 li gradiĝis en filozofio en la Universitato de Bonn, per disertacio pri la filozofio de la nekonscio de Eduard von Hartmann. En la dua duono de la 1870-aj jaroj li kontaktis kun la verko Elemente de Gustav Fechner. Li adoptis la metodon de Fechner por fronti la problemon de la memormezurado. Ebbinghaus uzis la ripetadon kiel memormezuradon kaj, uzante sin mem kiel eksperimentan subjekton kaj poezion kaj sensignifajn silabseriojn konsonant-vokal-konsonantajn kiel instrumenton, li dediĉis sin al tiu studado.