Herbert Wells
angla verkisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Herbert George WELLS [herbert ĝorĝ ŭelz] (naskiĝis la 21-an de septembro 1866 en Bromley, Kent, mortis la 13-an de aŭgusto 1946 en Londono), pli bone konata kiel H. G. Wells, estis brita verkisto, romanisto, historiisto kaj filozofo.[1] Li estis fruktodona aŭtoro, kiu verkis en diversaj ĝenroj dekojn da romanoj, noveloj, verkoj de socia kritiko, satiroj, biografioj kaj membiografioj. Li estas renomita pro siaj sciencfikciaj romanoj kaj ofte estas menciita kiel la “patro de la sciencfikcio” kune kun Julio Verne kaj Hugo Gernsback.[2][3]
Herbert Wells | |||||
---|---|---|---|---|---|
Wells en 1920 | |||||
Persona informo | |||||
Herbert George Wells | |||||
Naskonomo | Herbert George Wells | ||||
Naskiĝo | 21-an de septembro 1866 (1866-09-21) en Bromley | ||||
Morto | 13-an de aŭgusto 1946 (1946-08-13) (79-jaraĝa) en Londono | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | liver tumor vd | ||||
Etno | Angloj vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | ||||
Alma mater | Royal College of Science • Universitato de Londono vd | ||||
Partio | Brita Laborista Partio vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Joseph Wells vd | ||||
Patrino | Sarah Neal vd | ||||
Gefratoj | Francis Charles Wells • Frederick Joseph Wells vd | ||||
Edz(in)o | Isabel Mary Wells • Catherine Wells vd | ||||
Amkunulo | Amber Reeves • Rebecca West • Margaret Sanger • Odette Keun • Moura Budberg vd | ||||
Infanoj | Anthony West • George Philip Wells • Frank Wells vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | H. G. Wells • Reginald Bliss • Septimus Browne • Sosthenes Smith vd | ||||
Okupo | verkisto • historiisto • ĵurnalisto • idisto • sciencfikcia verkisto • romanisto • sociologo • scenaristo vd | ||||
Laborkampo | sciencfikcio • kreiva kaj profesia verkado • nefikcia literaturo • sciencfikcia literaturo vd | ||||
Aktiva dum | 1895– vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | The Outline of History ❦ La tempo-maŝino ❦ La nevidebla viro ❦ La insulo de Doktoro Moreau ❦ La milito de la mondoj ❦ La unuaj homoj sur la Luno ❦ La formo de estontaĵoj ❦ Geedzeco ❦ La animo de episkopo vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Tamen dum sia vivo Wells estis rekonita kiel socia kritikisto kun vizio de estonteco, eĉ profeta, kiu dediĉis siajn talentojn literaturajn al la disvolvado de perspektivo progresema je tutmonda skalo. En sia rolo de futuristo li verkis diversajn utopiajn verkojn kaj antaŭvidis la alvenon de aviadiloj, tankoj, spacaj vojaĝoj, atombomboj, televido persatelita kaj io simila al la interreto.[4] En sciencfikcio li imagis tempvojaĝojn, eksterterulajn invadojn, nevideblecon kaj biologian inĝenierarton. Inter liaj plej elstaraj verkoj estas La tempo-maŝino (1895), La insulo de D-ro Moreau (1896), La nevidebla viro (1897), La milito de la mondoj (1898) kaj La milito en la aero (1907). Li iĝis fama precipe pro siaj sciencfikciaj verkoj, sed verkis ankaŭ nefikciaĵojn kiel la fama kaj influa Outline of History (1920, Skizo de historio), kiu estis la unua ĝenerala historio verkita surbaze de antropologio kaj sociologio. Li estis nomumita kvar fojojn por la Nobel-premio pri literaturo.[5]
Antaŭ ol sia kariero kiel verkisto, Wells studis biologion kaj liaj ideoj pri etikaj aferoj disvolviĝis laŭ kunteksto specife kaj fundamente darvinisma.[6] Li ankaŭ estis malkaŝa socialisto, kiu ofte (kvankam ne ĉiam, kiel dum la komenco de la unua mondmilito) kunakordis kun pacismaj sintenoj. Liaj postaj verkoj estis pli politikaj kaj didaktikaj dum li forlasis la sciencfikcion kaj samtempe asertadis en oficialaj dokumentoj, ke lia metio estis ĵurnalismo.[7] Romanoj kiel Kipps aŭ La historio de S-ro Polly, kiuj priskribas la vivon de la malsupera mezklaso, sugestis, ke li estis inda posteulo de Charles Dickens,[8] kvankam Wells pentris la portreton de multaj sociaj tavoloj kaj eĉ klopodis, en Tono-Bungay (1909), fari diagnozon de la tuto el la brita socio. Malsana pro diabeto, Wells kunfondis en 1934 la Diabetan Asocion por karitataj celoj. Pro liaj verkoj rilatigitaj al la scienco en 1970 oni decidis nomi H. G. Wells krateron situantan en la kaŝita flanko de la luno.[9]
Wells estis amiko de Gilbert Keith Chesterton.